Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ke ĉiutage parton ian
El ŝiaj beloj kruelega temp’ forportas,
Foriĝis la vangruĝo, bril’ en okuletoj,
Kavetoj ĉarmaj malaperis sur vangetoj;
Gajeco kaj ĝojeco kvazaŭ foren flugis,
La harojn ie jam grizaĵ’ unua plugis:
Mizero ŝin vizitas!
Sen ŝi malbone iam estis en kunvenoj;
Ĉirkaŭis ŝin la adorantoj dum festenoj;
Kaj nun jam al kartludo oni ŝin invitas!
Kaj jen pri ŝanĝo de l’konduto ŝi meditas.
La saĝ’ ordonas ŝin plej baldaŭ edziniĝi:
Ŝi tute ĉesas fieriĝi.
Kaj kvankam ŝi ameme sin al viroj tiras,
Sed ŝia koro ĉiam tion saman diras.
Por en soleco ne ricevi nulon,
Fraŭlin’, dum ŝi ankoraŭ tute ne fortloris,
Unuan, kiun ŝi renkontis, ekfavoris,—
Kaj sian sorton ŝi adoris,
Ke trovis ŝi kriplulon.

————————


3. La maljunulo kaj tri junuloj.

Arbeton planti maljunul’ decidis.
«Se li konstruus, dirus ni neniun vorton,
Sed plantas li, kaj mem atendas morton!»
Je maljunulo tiel ridis