Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Triope la junuloj el vilaĝ’ najbara.
«Bezonas esti vi Mafuŝajl’ multjara,
Se fruktojn volas vi de l’arb’ ricevi.
Ĉu efektive povas vi pri tio revi?
Forlasu, maljunulo, la laboron:
Ja, certe, tute vane uzas vi fervoron!
Por vi ne estas unu horo eĉ kredebla.
Por ni intenco tia povas esti ebla:
Ankoraŭ estas junaj, plenaj ni da forto,
Kaj maljunulo devas pensi nur pri morto».
—«Kutimis mi jam al laboro malfacila»
Respondis maljunul’ humila:
Sed se per la laboro, kiun nun mi faras,
Utilon ian por aliaj mi preparas,
Mi eĉ konfesas,
En tiu-ĉi labor’ mi multe pli progresas.
Bonul’ ne sole nur por si laboros.
Plantante arbon, mi pri tio ne forgesos,
Ke se mi mem plezuron havi ne sukcesos,
Genepoj plezuriĝos, kiam ĝi distloros:
Jam estas frukt’ por mi ĉi-tio.
Kaj ĉu por ni ekzistas ia garantio,
Ke longe vivi nin permesos Dio?
Ĉu povas bataladi ia forto,
Beleco, aŭ juneco kun la morto?
Dum mia vivo ne malmulte mi transportis
Da ĉerkoj kun junuloj, kiuj frue mortis!