Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ja via morto, eble estas pli proksima
Kaj vin pli frue kaŝos tero senanima».
La maljunilo kiel diris, tiel statis.
Eknaĝis unu pro komerc’ trans mar’ senlima;
Feliĉo lin komence per espero flatis;
Sed ŝipon la venteĝ disbatis:
Kaj la naĝanton pereigis mar’ kolera.
En fremda land’ severa,
La dua, per potenc’ malpia
Kaptita, pro amem’ pasia,
Per sano pagis kaj per viv’ por sia ago.
La tria akvon trinkis en varmega tago
Kaj malsaniĝis; kaj la kuracistoj spertaj
Mortigis lin per kuraciloj lertaj.
Ilian eksciinte sorton,
La maljunul’ priploris nun ilian morton.

————————


4. La korniko kaj la vulpo.

Al ni ripetis ĉiam saĝo,
Ke flato estas abomena; vane tute:
En koron la flatul’ penetros sendispute.
Korniko trovis ie pecon da fromaĝo.
Sur la abion sidiĝinte
Kaj apetite matenmanĝi intencinte,—