Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sidante, en la bek’ ĝi la fromaĝon tenis.
En tiu sama temp’ la ruza vulpo venis.
Odoro de l’ fromaĝo ĝin haltigas:
La vulpo vidas ĝin—la vulpon ĝi ravigas.
Al arbo la fripon’ sur piedtingroj iras,
La voston svingas, kaj apenaŭ spiras,
Kaj tiel dolĉe, tiel ĉarme diras:
«Kolombo mia, kiel bela!
Koleto kia, okuletoj!
Kaj kia eksteraĵ’ ĉiela!
Beketo kia kaj plumetoj
Kaj certe devas esti via voĉ’ anĝela!
Ekkantu! Se vi bone kantas, kara mia,
Kun eksteraĵo ĉarma kaj belega tia,
Vi estus birdo—reĝo nia!»
Pro laŭdoj la kornikon kaptis kvazaŭ morto,
De ĝojo en la brust’ spirado haltis,
Kaj pro afabla de la vulpo laŭda vorto
La malsaĝulo garkis per la tuta forto:
Elfalis la fromaĝ’—kun ĝi la vulp’ forsaltis.


————————