Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
11. La ermito kaj la urso.

Por ni komplezo estas kara ĉe mizero,
Sed ja ne ĉiu spertas en ĉi-tio [tiel]:
De malsaĝul' nin savu Dio!
De malsaĝulo povas veni nur danĝero.

Ermito ia senparenca loĝis sole
En la dezert'. Pri viv' dezerta
Vi povas bone skribi, tamen estu certa,
Ke en solec' ne ĉiu loĝos propravole:
Bezonas ĝojon kaj malĝojon ni dividi.
Al mi respondi povas vi: «sed rivereton,
Herbejon silkan, kaj arbaron, kaj monteton
Vi ĉiam tie povas vidi!»
Sed tie aŭdos vi nenium [tiel] eĉ vorteton.
Kaj ankaŭ same la ermito
Enuis ĉiam esti izolito.
Li tra arbaroj iras al najbaroj,
Kun iu konatiĝi provi.
Sed ĉu vi povas trovi,
Krom ursoj, iun en arbaroj?
Kaj etiktive [tiel], baldaŭ al ermit' renkonte,
Ne rapidante, granda urso iras.
Salutas la ermito ĝin volonte,
Al li piedon la ursego tiras,
Jen ili konatiĝas, poste vort' post vorto