Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— «De mia tagnaskiĝ' ne pasis unu jaro»
Respondas la ŝafid'. — «Nu, sekve frato via».
— «Ne havas mi la fratojn». — «Nu bofrato ia,
Baptan', aŭ iu ajn el via parencaro.
Vi mem, kaj ĉiuj hundoj, kaj paŝtistoj viaj—
Vi per malamo spiras
Kaj ĉiuj ĉiam pereigi min deziras,
— Kaj mi nun punos vin por la suferoj miaj».
— «Ĉu estas kulpa mi?» — «Nu, mi vin ne aŭskultas.
Ne volas mi prijuĝi vian parencaron!
Vi estas kulpa, ĉar malŝato min tumultas»
Kaj ĝi forportis la ŝafidon en arbaron.

14. La libelo kaj la formiko.

La libelo rnalserioza
Kantis dum la temp' somera,
Kaj alvenis vintr' severa
Kun la frosto furioza.
Malpleniĝis kampo riĉa
Kaj forpasis temp' feliĉa,
Kiam sub folio ĉia
Estis manĝ' kaj hejmo ĝia.