Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo.

Fablo estas malgranda ŝerca sagoca rakonteto, en kiu iafoje agadas homoj, sed plej parte iaj bestoj, kreskaĵoj aŭ senanimaj objektoj, el kies interrilatoj oni ricevas ian utilan moralinstruon.

Fabloj devenas el plej malproksima antikveco, kaj ilia patrujo estas Hindujo. En tiu-ĉi lando ĝis nun ankoraŭ ekzistas la legendo, kvazaŭ post morto de homo lia animo transmigras en diversajn bestojn kaj eĉ en kreskaĵojn, kaj oni povas aŭdi multajn rakontojn pri bestoj kaj arboj; sed tie oni aŭskultas tiujn-ĉi rakontojn, kiel sanktajn, kaj oni konfidas ilin, kiel ni konfidas la sanktajn legendojn. La moralinstruan, alegorian karakteron tiuj-ĉi rakontoj alprenis jam multe pli malfrue, en Grekujo, en fabloj de l’unua fablisto Ezopo; sed liaj fabloj estas neagrablaj kan enuigaj. Prezentis fablon en formo de ŝerca rakonto franca verkisto Lafonteno en XVII centjaro;