Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el rusaj verkistoj, imitante lin, verkis la fablojn Ĥemnicer kaj Dmitrijev, sed plej bone el ĉiuj ili verkis Krilov; jen kial li estas tiel fama kaj tiel amata de ĉiuj ne sole en Rusujo, sed eĉ en la tuta mondo, kaj ĉiuj ĝin legas kun plezuro.

Bedaŭrinde nia juna esperanta literaturo ĝis nun ankoraŭ ne havas plenan fablaron de Krilov, kvankam malgrandaj rakontoj en formo de fabloj estus plej oportunaj por facila legado ne sole por niaj novaj adeptoj, sed ankaŭ entute por ĉiuj esperantistoj.

Konsciante tiun-ĉi grandan mankon kaj plenumante persistan deziron de multaj niaj geamikoj, ni decidis preni sur nin la taskon esperantigi ĉiujn fablojn de nia fama fablisto kaj prezenti nian laboron al favora atento de niaj gelegantoj.

Por doni eblecon al ĉiu esperantisto havi en sia biblioteko nian tradukon de l’fablaro de Krilov, ni decidis dismeti ĉiujn fablojn en kelkaj libretoj, kiuj laŭ kosto estus akireblaj por ĉiuj: dume ni prezentas al niaj amikoj-samideanoj la unuan numeron el tiu-ĉi kolekto, esperante baldaŭ aperigi la aliajn.

V. Devjatnin.