Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lavoro studis la lingvon francan en la domo de l’prezidanto de ia regna oficejo. Estinte dekkvarjara, li fariĝis skribisto en kaljazina (urbeto Kaljazin) distrikta juĝejo, kaj poste en gubernia magistrato, kie li suferis tre multe da malĝojo.

Sur la bordoj de Volga li ofte aŭskultadis interparoladojn de lavistinoj, vagadis tra bazarojn, ĉirkaŭ balanciloj k. t. p. kaj konatiĝis kun pupola lingvo, popoldiroj, legendoj, kiuj estis al li tiel utilaj poste, dum verkado de l’fabloj. Dekkvinjara knabo, li forveturis kune kun la patrino Peterburgon, por klopodi pri pensio por la servo de l’patro kaj ree fariĝis skribisto en regna oficejo, kie li ricevadis proksimume 25 kreditajn rublojn da salajro jare!

Travivinte en mizero kun la filo en la ĉefurbo dum kvin jaroj, la patrino de Krilov mortis. Kelkajn fojojn li ŝanĝis la servon, plenigante interrompe siajn malriĉajn sciojn, okupante sin ankaŭ per la literaturo, kvankam sen aparta sukceso. Poste li akiris por administrado presejon, verkis kelkajn piecojn por teatro kaj eĉ eldonadis satirajn ĵurnalojn, servis kiel instruisto en riĉa domo de princo Golicin, unuvorte li vidis kaj elprovis tre multe.