Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sian ĝustan karieron de fablisto li komencis nur en 37-jara aĝo en 1805, kuraĝigita de la verkisto Dmitrijev, al kiu li alportis por trarigardo tri fablojn, tradukitajn el lingvo franca, de fablisto Lafanteno; sed la ĝusta famo de Krilov komenciĝas nur de 1809 jaro, kiam aperis en aparta libreto 23 liaj fabloj. Ĉiuj avide legis ilin, volis konatiĝi kun la aŭtoro kaj estis invitantaj lin, kiel bonegan legiston, en eminentajn domojn. La fabloj sekvas unu post la alia kaj la aŭtoron oni elektas eĉ kiel anon de Ruslanda Akademio, kaj en 1812 j. li ricevis la oticon de bibliotekisto de l’Publika biblioteko, en kiu li servis kaj loĝis seninterrompe ĝis la morto mem dum tridek du jaroj.

La fabloj, verkitaj okaze de l’milito de 1812 jaro (« la lupo en hundejo »,  «la korniko kaj la kokino » kaj al.), farais lin konata al la imperiestro Aleksandro I kaj al Mario Feodorovna; oni donas al li de l’reĝkortego la pension, kaj li fariĝas unu el la kortegaj poetoj, kiel Ĵukovskij, Karamzin kaj al. De tiam li ofte ekaperas en Pavlovsk kaj en la Vintra palaco, kiel legisto kaj gajigisto de Altaj personoj, partoprenante en aranĝade de l’kortegaj maskobaloj