Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Kaj por ni estas evidente ke se iu nacio aŭ iu komuno sin tiel organizis, tiam ĝi ne povos ekzisti unu monaton. Socio ne povas sin organizi sur du principaj nepre kontrastaj — du principoj kiuj ĉiupaŝe interkontraŭas. Kaj la nacio aŭ la komuno sin tiel organizinta estus devigata, aŭ reveni al la posedo privata, aŭ senprokraste alformiĝi en la socion komunistan.

III.

Ni diris ke la plimulto de la kolektivismaj verkistoj postulas ke en la socio socialista, la rekompencado estus tiumaniera, ke oni distingu inter la laboro nesimpla aŭ profesia kaj la laboro simpla. Ili pretendas ke la laborhoro de la inĝeniero, de la arĥitekto devos esti taksata kiel du aŭ tri laborhoroj de la forĝisto, masonisto aŭ de la malsanulflegisto. Kaj la sama distingo, ili diras, devos esti enkondukita inter la laborantoj, kies metio postulas pli aŭ malpli longan lernotempon, kaj tiuj kiuj estas nur simplaj taglaboristoj.

Tiel estas farata en la burĝa socio; tiel same devos esti farata en la socio kolektivista.

Do konservi tian distingon, tio signifas konservi ĉiujn malagrablaĵon de la nuntempa socio. Tio estas jam anticipe marki liman linion inter la laboristo kaj tiuj kiuj pretendas lin regi. Tio estas ĉiam dividi la socion en du klasojn tre diferencaj: la aristokratio de la scio super la plebejoj kun kalaj manoj; la unu estas destinita esti servisto de la alia; la unu laborante per siaj manoj por nutri kaj vestigi la aliajn, dum tiuj profitas sian tempon senokupan lernante regi siajn nutristojn.

Tio estas ankoraŭ pli: tio estas preni unu el la karakterizaj trajtoj de la burĝa socio kaj doni al ĝi la sankcion de la socia Revolucio. Tio estas kiel principon proklami eraron, kiun oni hodiaŭ en la malnova socio malkreskante kondamnas.