Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bas la altajn salajrojn de ministroj, sed ni malaprobas ankaŭ la diferencon inter dek frankoj kaj tridek centimoj. Ĝi ribeligas nin tiel same. Ni ĝin konsideras kiel maljusta kaj ni diras: for, la privilegioj de la edukado, kiel same tiuj de la deveno! Ni estas anarĥiistoj, la aliaj — socialistoj, precize tial ĉar tiaj privilegioj nin ribeligas.

Sed kiel ni povus proklami la privilegiojn kiel principon? Kiel proklami, ke la privilegioj de l’ edukado estos la bazo de socio de l’ egaleco, ne donante baton per hakilo al tiu socio? Kio estis suferata antaŭe ne estos plu en socio havonta kiel bazon la egalecon. La generalo apud la soldato, la riĉa inĝeniero apud la laboristo, la kuracisto apud la malsanulflegisto jam ribeligas nin. Ĉu ni povas toleri ilin en socio kiu komencas per la proklamo de l’ egaleco?

Evidente, ne. La popola konscio trapenetrata de la egaleca spirito ekribelos kontraŭ tia maljusteco; ĝi ne toleros ĝin. Tial ne valoras ĝin provi.

Jen kial kelkaj francaj kolektivistoj, komprenante la maleblon konservi la skalon de la salajroj en la socio trapenetrata de la revolucispirito, rapidas hodiaŭ proklami la salajregalecon. Sed tie ĉi ili faletas je aliaj malfacilaĵoj tre grandaj, kaj ilia salajregaleco fariĝas utopio tiel same neefektivigebla kiel la skalo de la aliaj.

Socio kiu akiros la tutan socian riĉecon kaj kiu laŭte proklamos de „ĉiuj” havos rajton sur tiu riĉeco, — kiom ajn estas ĉiu partopreninta je ĝia kreado en la estinteco, — estos devigata malakcepti la tutan ideon de la salajro, ĉu kiel mono, ĉu kiel laborkvitanco.

V.

„Al ĉiu laŭ lia faritaĵo” diras la kolektivistoj, aŭ por diri pli bone, laŭ lia parto de servo plenumita por la