Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

socio. Kaj tiu principo, oni ĝin rekomendas kiel bazon de la socio, post kiam la Revolucio proklamos la laborilojn, kaj ĉion kio estas necesa por la produktado komunaj!

Do, se la socia Revolucio havis la malfeliĉon proklami tiun principon, tio signifus malakceli la movadon de la homaro por tuta centjaro, tio signifus konstrui sur la sablo, ne solvante la grandegan socian problemon de kiu la pasintaj centjaroj ŝarĝis nin.

Efektive, en tia socio kiel nia, kie ni vidas ke ju pli la homo laboras, des malpli ĝi estas rekompencata, tiu principo povas plej komence ŝajni kiel celado al la justeco. Sed, esence, ĝi estas nur jeso benanta ĉiujn nuntempajn maljustaĵojn. Ĉar tiu principo alkondukas tien kie ni estas hodiaŭ, al la malegaleco krianta, al ĉiuj abomenaĵoj de la nuntempa socio. Kaj ĝi tial alkondukas tien, ĉar de la tago kiam la socio komencis la plenumitajn servojn taksadi, ĉu je la mono, ĉu je alia salajrspeco, de la tago kiam esti dirita ke ĉiu havos nur tiom kiom li sukcesas pagigi por sia laboro, — la tuta historio de la kapitalista socio (la ŝtato helpos tion) estas skribita anticipe; ĝi estas enhavanta, kiel ĝermo, en tiu principo.

Ĉu ni devas do reveni al la komenca punkto kaj refari denove la saman evolucion? Niaj teoriuloj volas tion; sed feliĉe tio estas neebla: la Revolucio, ni diris tion, estos komunista; alie ĝi estos dronigota en la sango.


La servoj plenumitaj al la socio — ĉu laboro en la fabrikejo, ĉu sur la kampoj, ĉu moralaj servoj — ne povas esti taksataj je monaj unuecoj. Oni ne povas havi ekzaktan mezuron de la valoro — nek de tio kion oni ne bone aplikite nomis ŝanĝvaloro — nek de la utilecvaloro. Se ni