Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidas du individuojn, ambaŭ penantaj dum du jaroj, kvin horojn potago, por la komunumo, je du diferencaj laborspecoj kiuj egale plaĉas al ili, ni povas diri ke, tutsume, iliaj laboroj estas samvaloraj. Sed oni ne povas frakciigi ilian laboron, kaj diri ke la produktaĵo de ĉiu tago, de ĉiu horo aŭ de ĉiu minuto de la laboro de unu el ili valoras la produktaĵon de ĉiu laborminuto kaj horo de la alia.

Por ni la nuntempa salajrskalo estas produkto formita de impostoj, de la kuratoreco registara, de la procentegado kapitalista — unuvorte de la ŝtato kaj kapitalo. Ankaŭ ni diru ke ĉiuj teorioj, faritaj de la ekonomiistoj pri la salajrskalo, estas elpensitaj por pravigi la maljustaĵojn kiuj ekzistas. Ni ne atentu ilin.




Ankaŭ oni ne preterlasos diri al ni, ke tamen la salajrskalo kolektivista estas progreso. — „Estos ĉiam pli bone, oni diros, havi klason de homoj pagataj du aŭ trioble pli ol simpla laboristo, ol havi la Rothschild’ojn kiuj enpoŝigas je unu tago kiom la laboristo ne atingas gajni je unu jaro. Tio estus unu paŝo al la egaleco”.

Por ni, tio estus progreso inversa. Enkonduki en socialista socio la distingon inter la laboro simpla kaj laboro profesia, signifus sankcii per la Revolucio kaj proklami kiel principon fakton brutan, kiun ni suferas nun, sed kiun tamen ni konsideras maljusta. Tio estus same kiel faris tiuj sinjoroj de 4a de Augusto 1789 kiuj per efektplenaj frazoj proklamis la forigon de la feodalaj rajtoj sed kiuj je la 8a de Augusto sankciis tiujn samajn rajtojn trudinte al la kamparanoj impostojn por ilin reaĉeti eĉ sinjoroj. Tio ankoraŭ estus same kiel faris la rusa registaro, dum la nuligado de servuto, kiam ĝi proklamis ke la tero apartenos de nun al la bienuloj, dum antaŭe la