Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

precipe tie donanta kie ĝi neniun rekompencaĵon atendas.

Kaj se la burĝa socio malviviĝas, se ni estas nun en senelirejo, de kie ni ne povas plu eliri ne uzante por la institucioj de la estinteco nur torĉon kaj hakilon, — estas precize tial ĉar ni tro kalkuladis, kaj tio utilis nur al la kanajloj. Estas tial ĉar ni permesis delogi nin nur donadi por ricevadi, ĉar ni volis fari el la socio komercan societon bazitan sur la debeto kaj kredito.




La kolektivistoj, cetere, scias tion. Ili malklare komprenas, ke socio ne povus ekzisti se ĝi troekstremigus la principon de „ĉiu laŭ siaj faritaĵoj”. Ili konjektas ke la bezonoj — ni ne parolas pri la kapricoj — la bezonoj de la individuo ne konformas ĉiam al ĝiaj faritaĵoj. Ankaŭ De Paepe diras al ni:

„Tiu principo — plej grade individualista — fine estus moderigata per la socia perado por la edukado de infanoj kaj junuloj (ĉio por la vivsubtenado kalkulita) kaj per la socia organizo de l’ helpo al la kadukuloj kaj malsanuloj, kaj de pensioj por la maljunaj laborintoj ktp.”

Ili konjektas ke la homo de kvardek jaroj kaj patro de tri infanoj bezonas pli ol la juna homo de dudek jaroj.

Ili konjektas ke la virino kiu mamnutras ŝian infaneton kaj pasigas sendormajn noktojn apud ĝi, ne povas plenumi tion da faraĵoj ol la viro kiu dormis trankvile. Ŝajnas ke ili komprenas ke la viro kaj virino sin eluzintaj pro pano ĉiutaga, eble tro laborintaj por la tuta socio, povas iĝi nekapablaj plenumi tiom da faraĵoj ol la laborontoj siajn horojn agrable kaj enpoŝigontaj siajn „kvitancojn” estante en la privilegia stato de statistikisto de la ŝtato.

Ili rapidas moderigi sian principon. — „Sed la socio, ili diras, nutrados kaj edukados siajn infanojn! Ĝi zorgos pri la maljunuloj kaj kadukoloj! La bezonoj sed en la