Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭ ol amasigi la „pli-valoron” pri kiu oni tiom volonte babilas, estis necese ke ekzistas mizeruloj konsentantaj vendadi siajn laborfortojn por eviti la morton pro malsato. La mizero naskis la riĉulojn. Kaj se la mizero tiel rapide progresadis dum la mezepoko, tio estis precipe tial ĉar la invadoj kaj la militoj kiuj sin sekvis, la kreado de ŝtatoj kaj la kreskado de iliaj aŭtoritatoj, la sinriĉigado kaj la ekspluatado en la oriento kaj tiom da aliaj samspecaj kaŭzoj, disrompis la ligilojn kiuj iam estis kunigantaj la komunumojn kamparanajn kaj urbajn; kaj ili alkondukis al tio, ke oni proklamis, anstataŭ la solidarecon iam praktikitan, la principon: „For, la bezono! Sole la faritaĵoj estos pagataj, kaj ke ĉiu turniĝadu laŭ sia povo”.

Kaj tiu principo estus kiu naskiĝus la Revolucio? Tiu principo estus kiun oni kuraĝus alvoki je la nomo de socia Revolucio —_de tiu nomo tiom kara por ĉiuj malsatantoj, suferantoj kaj sklavigitoj?

Sed tiel ne estos. Ĉar je la tago kiam la malnovaj institucioj falos sub la hakilo de la proletario, troviĝos iu dekduo inter la proletarioj, kiuj krios: „Panon por ĉiuj! Loĝejon por ĉiuj! La rajto je la bonstato por ĉiuj!”

Kaj tiuj voĉoj estas kontentigado de niaj vivbezonoj, de gajeco, de libereco. Kaj kiam ĉiuj estos gustumintaj de tiu feliĉo, tiam ni ekprenu la laboron: la detruan laboron de la lastaj restaĵoj de la burĝa reĝimo: de ĝia moralo ĉerpata en la libro de kalkuloj, de ĝia filozofio de „debeto” kaj „kredito”, de ĝiaj institucioj de mia kaj cia, kaj detruante, ni estos konstruantoj, kiel diris Proudhon, konstruantoj sur novaj bazoj, — sur la bazoj de la komunismo kaj anarĥiismo, kaj ne sur tiuj de la Individualismo kaj de la Aŭtoritato.