Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
LA SALAJRO


de


PETR KROPOTKIN (PIERRE KROPOTKINE).




I.

En siaj planoj de rekonstruado de la Socio la kolektivistoj, laŭ nia opinio, duoble eraras. Parolante pri la forigo de la reĝimo kapitalista, tamen, ili volus konservi du instituciojn kiuj estas la fundamento de tiu reĝimo: la reprezentan registaron kaj la salajron.

Pri tio kio koncernas la registaron tiel nomate reprezentan, ni jam sufiĉe ofte parolis. Por ni restas tute nekompreneble, kiel homoj inteligentaj — kaj inter la kolektivistoj ili ne mankas — povas resti anoj de la naciaj parlamentoj kaj urbkonsiloj post ĉiuj lecionoj kiujn donis al ni la historio ĉu en Francujo, ĉu en Anglujo, en Germanujo, en Svisujo aŭ en Usono.

Dum de ĉiuj flankoj ni vidas, ke la reĝimo parlamentisma disfalas, kaj dum ĉie aperas la kritiko de principoj mem de la sistemo — ne nur sole de ilia aplikado — kiel okazas, ke la homoj inteligentaj nomante sin socialistoj-revoluciuloj, penas subteni tiun sistemon, kiu jam estas kondamnita morti?

Oni scias ke tiu sistemo estas ellaborita de la burĝaro por kontraŭstari la reĝpotencon kaj samtempe subteni