Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝin, kaj por pligrandigi sian potencon je la laboristaro. Ĝi estas la formo, en la plena senco, de la burĝa reĝimo. Oni scias ke la burĝoj predikante ĝin neniam asertis serioze ke parlamento aŭ urba konsilo reprezentas la nacion aŭ la urbon: la plej inteligentaj inter ili scias ke tio estas malebla. Subtenante la parlamentisman reĝimon la burĝaro celadis fari digon kontraŭ la reĝpotenco ne donante la liberecon al la popolo.

Oni rimarkas, krom tio, ke laŭ la grado kiom la popolo fariĝas konscia pri siaj interesoj kaj kiom plimultiĝas la diverseco de la interesoj, la sistemo ne povas plu funkciadi. Ankaŭ la demokratoj de ĉiuj landoj serĉas, kaj ne trovas ilin, diversajn paliativojn de la sistemo kaj rimedojn korekti ĝin. Oni provas la referendum kaj oni trovas ke ĝi neniom valoras; oni parolas pri proporcia reprezentado, reprezentado de la maplimulto — aliaj utopioj parlamentismaj. Unuvorte oni penas trovi la netroveblaĵon, tio estas delegitaro kiu reprezentas la milionojn da diversaj interesoj de la nacio, sed oni estas devigata konfesi, ke oni vojeraras, kaj la konfido je la regado per delegitaro malkreskas.

Nur la social-demokratoj kaj la kolektivistoj ne perdas tiun konfidon kaj penas subteni la tiel nomatan nacian reprezentadon, kaj tio estas, kion ni ne komprenas.

Se niaj anarĥiistaj principoj ne konvenas al ili, se ili trovas ilin neaplikeblaj, tiam almenaŭ ili devus, ŝajnas al ni, pricerbumi, kia alia organiza sistemo povus bone konformiĝi al socio sen kapitalistoj, sen posedantoj. Sed akcepti sistemon de burĝoj, — sistemon kiu jam estas preskaŭ mortinta, sistemon malperfektan kia ĝi estas — kaj ĝin prediki farante kelkajn malgrandajn korektaĵojn, kiel ordonrajtigo aŭ la referendum, kies senutileco jam