Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ok mil da laborhoroj por cent tunoj da ŝtalo: tuno valoras okdek horojn”. La ŝtato pagos al ili ok mil kvitancojn po unu horo ĉiu, kaj tiuj ok mil kvitancoj estos disdividataj inter la fabrikmembroj laŭ ili trovos bone.

Aliflanke, cent ministoj elspezinte dudek tagojn por eligi ok mil da karbo, unu tuno da karbo valorus du horojn, kaj dekses mil kvitancaj de unu horo ĉiu, ricevitaj de la ministkorporacio, estus inter ili disdividotaj laŭ ilia taksado.

Se okazos disputo, — se la ministoj protestus kaj dirus ke la tuno da ŝtalo devas kosti nur sesdek laborhorojn anstataŭ okdek; se la profesoro volus por sia labortago esti pagota duoble pli ol malsanulflegisto — tiam la ŝtato intermetus sin kaj ĉesigus ilian disputon.

Tia estas, en malmultaj vortoj, la organizo kiun la kolektivistoj volas atingi per la socia Revolucio. Kiel oni vidas, iliaj principoj estas: kolektiva posedado de laboriloj, kaj rekompencado de ĉiu laŭ tempo elspezita por produkti, atentante la laborproduktecon de lia laboro.

La reĝimo politika estus parlamentisma, plibonigita per la ŝanĝado de la personoj regantaj, per ordonrajtigo (mandat impératif) kaj referendum, tio estas, la popoldecido jesne rilate al la demandoj proponotaj al la popola decido.

Ni tuj diru ke tiu sistemo ŝajnas al ni nepre neefektivigebla. La kolektivistoj komencas per proklamo de principo revolucia — la forigo de privata posedo — kaj, apenaŭ proklaminte, ili neigas ĝin konservante organizadon de la produktado kaj de la uzado kiuj naskiĝis de la posedo privata.

Ili proklamas revolucian principon kaj — nekomprenebla forgeso — ili ignoras la konsekvencojn kiujn la principo tiel diferenca de la nuntempa principo devos naski. Ili forgesas ke la fakto mem de la forigo de la individua posedo de laborrimedoj (tero, fabrikejoj, komunikadri-