Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

medoj, kapitaloj) devos direkti la socion je la vojoj nepre novaj; ke ĝi devas tute ŝanĝi ne nur la rimedojn de la produktado sed ankaŭ ĝiajn celojn: ke ĉiuj rilatoj ĉiutagaj inter individuoj tuj devos esti aliigataj, kiam la tero, la maŝino kaj ĉic cetera estas konsiderata kiel posedaĵo komuna.

Ili diras: „Neniu plu posedo privata” kaj tuj ili rapidas konservi la privatan posedon en ĝiaj evidentiĝoj ĉiutagaj. „vi estos komuno por produktado. La kampoj, la iloj, la maŝinoj, ili diras, apartenos al vi komune: kio estas farita ĝis hodiaŭ — tiuj manufakturaĵoj, tiuj havenoj kaj tiuj minejoj — apartenos al vi ĉiuj. Oni neniom distingados rilate al la partopreno de ĉiu el vi en la estinteco je la konstruado de tiuj maŝinoj, de tiuj fervojoj aŭ je la fosado de tiuj minejoj.

„Sed depost morgaŭ, vi bagateleme interdisputados pri via partoprenado je la konstruado de novaj maŝinoj, je la fosado de novaj minejoj. Depost morgaŭ, vi penados ekzakte determini la parton de ĉiu en la nova produktado. Vi kalkulos viajn minutojn de laboro kaj vi gardos pri tio ke unu laborminuto de via najbaro ne liveru al pli da produktaĵoj ol la via.

„Vi estos kalkulantaj viajn horojn kaj viajn minutojn de laboro, kaj ĉar la horo nenion mezuras, ĉar en tiu manufakturo laboranto povas partopreni je kvar metioj samtempe, sed en la alia nur je du — vi devos pesi la forton muskolan, la energion cerban kaj la energion nervan de vi elspezicajn. Vi estos bagateleme kalkulantaj la jarojn de lernado, por ekzakte taksi la parton de ĉiu el vi en la estonta produktado. Ĉi ĉio, post kiam vi estas deklarintaj ke vi tute ne atentas la kiomon de partoprenado en la estinteco.”