Paĝo:LM 1932-3 Izrael Lejzerowicz - La vizito de Horaĉo Serĉer.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion. En Parizo oni zorgos dum la kongreso pri bonaj, interesaj kaj agrablaj rilatoj kun la kongresaninoj. Oni klopodos, ke ĉiu verdstelulino trovu tie sian destinon kaj destiniton. Mi proponas eĉ starigi tie specialan dumkongresan svatoficejon. Tiamaniere neniu ŝanco perdiĝos. Kaj la ago de la Pariza komitato devas fariĝi devizo por la tutmonda esperantistaro. Ĉiu esperantisto antaŭ la edziĝo prezentas al sia fianĉino unu kondiĉon: ŝi devas ellerni esperanton, sen tio li ne edziĝos. Same ĉiu esperantisto jam edziĝinta prezentas la saman kondiĉon al sia edzino. Imagu, kio sekvos el tio: ĉiuj fraŭlinoj el la tuta mondo rapide lernos esperanton. Ĉiu volos tiamaniere trovi la destinon de sia koro kaj vivo. En niaj kongresoj la komisionoj por rilatoj kun la kongresaninoj estos inundataj de laboro. Mi eĉ proponas, ke la paroj, kiujn kunigos tiu komisiono, festu sian geedziĝon dum la kongreso. Tiamaniere ni kontribuos ankoraŭ unu gravan solenon al niaj universalaj kongresoj. Ni almilitos tiamaniere la tutan mondon: ĉiuj fraŭlinoj lernos Esperanton, ĉiu patrino sendos sian filinon al niaj kursoj. Kaj niaj kongresoj? Sinjoro ! dekmiloj da fraŭlinoj flugos al niaj kongresoj. Kaj vi scias ja, kie estas knabinoj, ne mankos junuloj. En daŭro de 2—3 jaroj la tuta mondo estos esperantigita.

Li ekspiris profunde kaj daŭrigis:

Ĉu vi ankoraŭ dubas nun, ke la pariza komitato kaptis la genian ideon? Sinjoro, vi skribas ja en la gazetoj, do publikigu ĉi tiun aferon kaj insiste petu, ke ĉiu esperantisto kaj societo senprokraste sendu gratulon al Parizo. Nun komenciĝas nova epoko en Esperantujo! Ni venkis, fine ni venkis!!

Li finis. Ŝvitogutoj aperis sur lia frunto kaj la misteraj fajreroj plue brilis en liaj okuloj.

— Sinjoro Serĉer, mi turnis min al li, ĉu vi havas edzinon?

— Jes.

— Kion do via edzino opinias pri tiu genia ideo?

— Ho, ŝi ĉiam asertas, ke ŝi perdas la prudenton pro mia esperanto, ke ŝi estas jam komplete freneza — diris s-o Serĉer kvazaŭ hontetante.

— Kaj ĉu vi jam provis prezenti al ŝi kondiĉon, ke ŝi lernu Esperanton?

— Jes. Mi provis.

— Kaj?

Tiel freneza mi ankoraŭ ne estas — ŝi respondis al mi.