Paĝo:LM 1933-5 Izrael Lejzerowicz - Sangaj ludoj.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sangaj ludoj

— I. Lejzerowicz, Lodz —

De sangsoifo ebriiĝis Eŭropo. Homoj ne povis plu elteni tiun dresitecon kaj ĉiaman ŝajnigadon de kulturportantoj. Tro peza estis tiu balasto de humaneco. Minacis ja danĝero: la homoj povos pro tiu longa ŝajnigado kutimiĝi ankoraŭ al la homeco (kutimo estas ja nia dua naturo!) — kaj tiam ĉiuj ideoj de liberaleco povus — Dio gardu — venki la mondon. Do oni haste ĵetis for la maskojn de kulturo, kiujn senpripensaj pensuloj, gangrenumitaj idealisloj, nerebonigeblaj geniuloj ellaboradis por la mondo dum longaj generacioj. Por kio cetere porti kulturmaskojn, se ekzistas aliaj maskoj eble pli utilaj kaj pli necesaj: gasmaskoj.

Nu, se oni forprenas de nuntempa homo la iomon da kulturo, per kiu li ornamis sian maskon (ĉar — kiel elmontriĝas — interne li neniam portis ĝin), aperas antaŭ ni primitivulo kun simbola hokbastono, per kiu li frakasas la kapon kaj cerbon de l’ dudeka jarcento. Scienco kaj belarto, penso kaj literaturo estas ja hontmakulo por tiuj kavaliroj de l’ bastono. Ho, sankta primitiveco! Kia feliĉo — deskui de si ĉiaman respondecon! Ho sankta vandaleco! Kia ĝuo malliberigi, premi, distreti, ekstermi liberajn spiritojn! Ho sankta barbareco! Kia volupto — plaŭdi per la lango, vidante la plej belan inkvizician ludon de la 20-a jarcento, kiam sur aŭtodafeo estas formanĝataj de flamoj la perloj de nia filozofio, la diamantoj de nia scienco moderna, la juveloj de nia nuntempa verkarto!

Malfeliĉa Eŭropo! Kio kun vi fariĝas?

La 11-an de majo sur la opera placo de Berlino estis farata imponega aŭtodafeo, ne havanta ion egalan en la historio de l’ homaro. En ĉeesto de dekmiloj da homoj estis publike bruligataj verkoj de plej grandaj scienculoj kaj verkistoj. Alten al la ĉielo la brulŝtiparo pafis siajn flamolangojn, kiuj kun krakado kaj avido glutis la genion tuthomaran. La ruĝo de la flamoj disportiĝis vasten tra la tuta mondo kaj kovris la vizaĝon de ĉiu nobla kulturhomo. En la fajro de l’ nuntempa inkvizicio pereis ĉiuj ĉi granduloj, kiuj edukis nin, flegis niajn animojn, nutris niajn cerbojn: Heine, Mann, Ludwig, Wasserman, Marx, Freud, Lessing, Spinoza, Einstein — senfina estus tiu listo! Kaj eble, karaj samideanoj, la flamoj formanĝis ankoraŭ unu teruregan veneninton de l’ homaro: Ludovikon Zamenhof. La mezepoka inkvizicio bruligis homojn, la nuntempa — la homaron bruligas.

La koro de l’ mondo nigriĝis de la densa fumo, leviĝinta el la fajro vandala. Funebru, kiu konscias, ploru, kiu sentas la teruregon de tiu barbareco. Ve al vi, venkintoj, kiuj per fajro volas neniigi Libron, per glavo — elŝprucigi la medolon el pensoriĉaj cerboj! Ne sukcesos via barbara agado. Kiel nigra forgesinda ombro ĝi forpasos, kaj la fruktoj de l’ masakritaj cerboj tiom pli ekfloros, varmigante la koron de l’ mondo, nutrante ĝian cerbon.

La plej bonan, kion la genio de l’ mondo kreis, volis neniigi la Torquemadoj de l’ dudeka jarcento. Taŭzu vin en doloro senfina vi, noblaj spiritoj de l’ homaro, kiujn atingas tiu hioba sciigo! Ŝutu cindron sur viajn kapojn, liberamaj poetoj, bardoj de sociala justeco, noblaj scienculoj, forĝantaj tuthomarajn socialajn teoriojn! Rompu viajn plumojn, justamaj verkistoj, ĉar alie oni rompos viajn ostojn kaj bruligos viajn verkojn sur publika placo!