Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de ĝiaj kondukantoj. En ĉiuj partoj de la lando, homoj ĉiurangaj konatiĝis kun la filino de la feinoj, kaj ŝin amis. Plej strange estas, ke nenia ĵaluzeco ekzistis inter la ĉiam pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraŭe, tuj kiam iu viro eksentis amegon al ŝi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:

—Ĉu vi konas la okan mirindaĵon de l’ mondo? Kia belulino! Kaj tiel ĉarme stranga! Rapidu konatiĝi kun ŝi! Vi, kiel mi mem, ŝin amos kaj via feliĉo estos nepriskribebla!

Kaj ja tiel okazis....

La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de Francujo; ĝi dissemiĝis, disvastiĝis ĉiuflanken, kaj tia scivolemo ĉie vekiĝis, ke tiama poeto ĝin esprimis ekkriante: «En la mondon venis nova sento!»

Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, eĉ la plej malproksimaj landoj, siavice venigis al si la ĉarmulinon kaj ĝojis ŝin akceptinte, ĉar ĉiu popolo malkovris en ŝi la belaĵojn, kiujn ĝi plej multe ŝatas kaj kiujn ĝi kutimas admiri ĉe siaj aninoj.

VI

Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraŭlino ĉiutage plikredebliĝis. Ĉiutage malpliiĝis la nombro de ŝiaj malŝatantoj; ĉiutage multobliĝis la nombro de ŝiaj admirantoj; kaj sciigoj pri ŝia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis en la landon de la feinoj, kiuj kune ĝojadis kaj sin reciproke gratulis.

Fine venis la tago de l’ triumfo!

Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili ŝin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene ŝin festos, gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la feliĉo, kiun ili de ŝi ricevis!

La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo por la fraŭlino kaj tia ĝojigo por ŝiaj amantoj, ke ili