Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ŝi vidis min apud la veturilo, kiun mi ŝajnis admiri.

—Eble,—ŝi aldonis,—li sekvis la komerciston.

—Eble,—aldonis alia, tiu malbenita homo estas ŝtelisto de infanoj kaj forportis vian fileton.

Mia patro, kiu ĵus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian malaperon, decidis, ke li tuj serĉos min kaj retrovos la homon.

Jen kio estis okazinta al mi.

Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaŭeniris; tuj mi forte ĉirkaŭprenis la radion kaj turniĝis samtempe kun ĝi.

La homo, kiu marŝis ĉe la alia flanko de la veturilo, ne vidis min, kaj mi tiel ĝojis pri mia feliĉo, ke mi ne diris eĉ unu vorton.

Post longa irado, la veturilo haltis antaŭ la pordo de izolita gastejo, loĝata de sola virino.

Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de malfermita fenestro kaj ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken en la strato. Vidinte nenion, li senbrue alproksimiĝis la virinon, kiu rekomencis labori, klinante la kapon al sia kudraĵo. La homo saltis sur ŝin, prenis en siaj manoj la kolon de la malfeliĉulino kaj provis ŝin mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi elĵetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris. En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.

Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon ŝajne mortintan. Li nin ambaŭ flegis, kaj baldaŭ rimarkis plezure, ke ni estas vivaj.

La juna virino estis baldaŭ tute sana, sed min kaptis grava febro, kiu min devigis resti en mia ĉambro tutan monaton.

La mortigisto estis baldaŭ retrovita kaj ĵetita en malliberejon.

Tiamaniere, dank’ al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi virinon.

Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidiĝinte en ĝi. Pli