Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili ĉiujare renovigos sian semajnon, kaj Anglujo estas elektita por la venonta kunveno....

Ĉiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la belulino; kaj, ĉar pro sia amo al ŝi, pro influo de ŝiaj admirindaj ecoj, ili fariĝas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraŭstaras ankoraŭ, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la mondon kaj ĝojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis en la palacon de la reĝino kaj decidis, ke la juneco, la beleco kaj ĉiuj ecoj de la fraŭlino daŭrados eterne, ke ŝi neniam difektiĝos, neniam maljuniĝos, unuvorte ĉiam restos sama por la ĝojo kaj feliĉo de la enamiĝinta homaro!

René Artigues.