La preĝejtura horloĝo estis ĵus elbatinta la dek-duan noktan horon. Densa mallumo ĉie regis en la Kastiluja[1] urbeto A..., kuŝanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senĉese, kadence kaj iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolĉe kaj senbrue, kvazaŭ timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan loĝantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero aŭdiĝis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele preterfluganta.
La ĉefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa, tre longa ĝi ja estis, sed mallarĝa, malebena kaj tordolinia, kvazaŭ silka rubando, kiu senorde disvolvita kuŝas sur kudrotablo, antaŭ ol ornami per siaj rondetoj, turniĝoj kaj bandetoj la belan festveston de ia ankoraŭ pli bela junfraŭlino.
En la tempo, kiam okazis nia rakontaĵo, tiu strato havis en sia mezo antaŭ fasadangulo de la luksdomo, loĝita de la nobela kavaliro Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris senarte skulptita Kristofiguro el ŝtono, kiun dum nokto lumigis pendanta olelampeto. Tiun ŝtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto La Kristofiguro de la Lumo, kaj antaŭ ĝi, en vesperoj, fervore genufleksis kaj faris krucosignon ĉiuj strataj preterpasantoj.
- ↑ Kastilujo = nomo de hispana regiono.