Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
OKTA MENCIO
La sinofero


I

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon, sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis ĵus mortinta, lasinte ŝin en plej kruela malriĉeco.

La knabineto estis ĉarma, kun dolĉa vizaĝo, grandaj bluaj okuloj, blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, ĉiam vivinte apud patro premata de malriĉeco kaj malsano, ŝi neniam konis la ĝojojn de sia aĝo, kaj ŝia farto estis ŝanceliĝanta; ŝi estis malgranda, timema, kortuŝanta en siaj funebraj vestoj. De l’ unua tago, Karlo, granda kaj forta, sin faris ŝia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l’ unua fojo, Johanino konis la plezurojn de l’ aliaj infanoj; ŝi ne estis plu sola, en la mizera patra domo; ŝi havis afablan kunludanton, kiu konigis de ŝi la plej belajn kaj riĉajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro. Kaj baldaŭ ŝia malgajeco vaporiĝis, ŝia vizaĝo roze koloriĝis, kaj ŝia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la ludojn pli interesaj, la domon pli ŝatinda. Kaj por Kantamant, ŝi estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedaŭris. Tiel afabla, dolĉa por ĉiuj, tiom amata de l’ servistoj, kiom de l’ majstro kaj de Karlo, ŝi fariĝis la hejma feino, per kiu ĉiu estis pli feliĉa,