ĉio pli brila, kvazaŭ se la aera estaĵo, sendita de l’ dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l’ boneco de Kantamant por la kara orfino.
Kaj li, la granda poeto, dediĉis al ŝi siajn plej belajn poemojn, tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn ĉiu parkere scias en Esperantujo.
Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun ĉiu plendis, vidante ŝin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la enterigiron de ŝia patro.
Tiun tagon, Kantamant, kisante ŝian frunton, diris al ŝi:
—Ĉu vi estas feliĉa kun ni, filino mia?
—Ho! jes, Sinjoro,—ŝi diris.
—Kial vi ĉiam min nomas Sinjoro, karulino? Ĉu mi ne vin amas kiel patro?
—Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... paĉjo!
—Johanjo kara!
Karlo, kiu ĝis tiam diris nenion, iris al ŝi:
—Kaj min, fratineto, ĉu vi min amas?
Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:
—Vi ĝin vere scias, Karĉjo mia.
—Kara Jonjo!
Kaj, de tiu tago, ili ĉiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, «paĉjo, Karĉjo, Jonjo», kiuj estis por ĉiu el ili kiel la esprimo mem de iliaj amsentoj, la elĵeto de iliaj nedisigeblaj animoj.
II
Karlo havis amikon je sia aĝo, Frederikon, la solan el ĉiuj siaj kunlernantoj, kiun li estis feliĉa akcepti hejme. Ili ambaŭ simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborĉambro de