Kantamant, aŭskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj iliaj infanaj animoj kune malfermiĝis al la flugado de la lulantaj ritmoj.
Baldaŭ, Johanino kutimis ĉeesti je tiuj legadoj, kaj ŝi ankaŭ sentis poetan animon, kiu vekiĝis en ŝi. La tri infanoj komprenis tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l’ versoj de Kantamant; kaj ili pro ĝojo ploris, kiam li dediĉis al ili sian faman poemon:
- Nur vin rigardante, mi estas feliĉa...
Karlo kaj Frederiko staris apud la apogseĝo de Kantamant, dekstre kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la ŝultro de l’ poeto, legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom, alproksimiĝis, fine sidiĝis sur la genuoj de sia adoptinta patro, kaj, tuj kiam li finis sian legadon, ŝi ĉirkaŭis lian kolon per siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:
—Ho! paĉjo, paĉjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi tuj legis al ni. Ĝi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Ĉu vere, fraĉjoj?
Kaj la du «fraĉjoj», siavice kisis Kantamant’on, kiu ilin tenante inter siaj brakoj, ripetis:
—Vi estas la feliĉo de mia vivado. Kio estas la poemo de l’ versoj kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de l’ ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la simileco de l’ rimoj kompare kun la simileco de l’ viaj dolĉaj vizaĝoj? Infanoj, infanoj miaj, estu ĉiam tri gefratoj, vin interamantaj ĝis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj feliĉan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro ĉiuj laŭdoj de l’ popoloj.
La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj malfermiĝis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La malkorektaĵoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento