Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

loĝantaro de l’ arbareto. Sama kortuŝo premas iliajn korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn buŝojn. La brako de Frederiko ĉirkaŭas la talion de l’ amikino. Ili restas senmovaj, preskaŭ senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.

La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata, kaj en sia ĝojo, li ne maltimis rigardi la feliĉan estonton. Pro deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan sekreton, li ankoraŭ ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam noktiĝos, kiam la ombroj falantaj de l’ monto kovros la ebenaĵon, nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolĉan kanton de tia amo, de l’ amo de sia Jonjo.

Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la ĉielo. La varmo lin premas. La ĝojo lin sufokas. Li ne povas tagmanĝi. Je l’ tagmezo, li eliras, li forlasas la hejmon de sia feliĉa infanaĝo, la patran hejmon, kie li ŝin konis, li ŝin amis, kie ŝi konfesis hodiaŭ mem sian reciprokan amon. Li marŝadas al la arbareto, al la lago, la lago apud kiu tiel ofte li revadis pri ŝi, nesciante, neesperante tiam la hodiaŭan feliĉegon. Ho! la dolĉa kara amikino, kiu baldaŭ estos lia!

Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ĝojaj pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies feliĉo estas kvazaŭ promeso kaj certigo de lia propra feliĉo! Li deziras ilin koni, partopreni ilian revadon antaŭ la lago. Li diros al ili ĉion, kion li sentas, kion li pensas; se ili estas malriĉaj, li dotos ilin, por ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antaŭiras ... kaj li vidas!

Ŝi! ŝi! Johanino, Johanjo, Lia Jonjo! ... Li! li, la plej kara amiko, Frederiko! ... Ili estas ĉi tie, tiel dronigitaj en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne aŭdis liajn paŝojn. Ili rigardas la verdan lagon, la bluan ĉielon, kaj, ridetante, sin interkisas.

Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiaŭ matene mem, parolis al li pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto,