Apenaŭ estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la ĉefstrato senbrue aperis preskaŭglite paŝanta viro, tre modeste vestita kaj havanta ĉirkaŭe dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj anstataŭ daŭrigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta kradofenestro.
La frapeto ne bezonis ripetiĝon, ĉar la fenestro tuj malfermetiĝis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino, kiu afable ridetis al la ĵusalveninto.
—Kiom vi malfruis hodiaŭ,—ŝi riproĉete ekparolis,—jam elsonis la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.
—Kial ne veni, karega Eloizeto?—respondis li per amdolĉa mallaŭta voĉo.—Ĉu estus eble al mi kviete dormi ne ĵus vidinte mian ĉarman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antaŭ kelkaj horoj, mi sidis apud vi, kiel ĉiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj permesas, ke mi al vi faru ĉiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi koravidis tiun ĉi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; ŝajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via voĉo pli dolĉesona, viaj okuloj pli ensorĉrigardaj, via vizaĝo pli bela kaj ĉarma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaŭe, ke via amo estas pli varma, kaj ĉial tiuj ĉi intimaj interparoletoj estas por mi la plej feliĉaj momentoj de mia vivo.
—Ankaŭ por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiaŭ pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskaŭ mortis de senpacienco kaj malĝojo.
—Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj troviĝis je kelkaj paŝoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaĝon kaŝanta mantelo eniris tiun ĉi straton. Tuj mi haltis kaj min kaŝis en ian pordosojlon atendante, ke li baldaŭ foriros, sed bedaŭrinde la kavaliro