komencis promeni kaj repromeni antaŭ la domo de Don Diego de Gevara, kaj, ĉar tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia preteriranto.
—Kaj vi plej saĝe faris, mia Joĉjo. Vi ne povas imagi, kia terura timego min kaptas, dum mi vin aŭdas ĉe la fenestro. Ho, se miaj gepatroj ekscius, ke mi estas sufiĉe malsaĝa por resti apud vi en horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riproĉegus; kaj, se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj rimarkoj, eĉ kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn fojojn mi diris al vi ĉi tion, penante min eltiri el viaj logaj karesvortoj: ĉiam la koro venkis la prudenton, amo superregis singardon: sed jen hodiaŭ estos la lasta nokto....
—Ho, ne estu kruela, mia anĝelo! Ĉu pro infana timo ni devas ja senigi nin je plej rava feliĉo? Eĉ se viaj gepatroj ekscius pri tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ĝis frenezo kaj honeste celas fariĝi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj ĝi ne nin denuncos; mi plej fervore preĝas al ĝi ĉiuhore, ke ĝi protektu nian amon, kaj kredu al mi, ĝi ne ĉesos nin gardi kaj defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de niaj deziroj.
—Ankaŭ mi havas al ĝi grandan konfidon, sed mia timo ne estas senkaŭza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato, loĝas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[1] Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj ŝin amindumas. Ŝia patro devigas ŝin ĉiam resti hejme, kaj
- ↑ Donja, hispane doña = samvalora moŝtesprimo, kiel don, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo don’in’o, uzita de Sro N. Borovko en «Ŝtona gasto», estas tro longa.