nur ĉiudimanĉe ŝi iras en preĝejon aŭdi meson. Tial ne estas malfacile antaŭvidi, ke fine ŝi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, ŝi lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos neeblaj.
—Mi konfesas, ke via penso iras tre antaŭen, bela Eloizeto. Lasu min, almenaŭ ĝis tiam, ĝui tiun senkomparan feliĉon, kaj ne parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon, kiu tre rilatas al nia amo. Ĝi estas plej ĝojiga novaĵo, kiun vi sendube ne divenos.
—Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.
—Plaĉu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.
—Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi petas, mi estas senpaciencega, mia koro.
—Mi faros ĝin, sed kun kondiĉo, ke....
—Kondiĉon ankoraŭ! Ĉu eble, ke mi morgaŭ vin atendu ĉi tie?.... Konsentite, sed rapidu.
—Mia kondiĉo estas alio pli facile efektivigebla.
—Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.
—Ĉu vi ne pentos poste?
—Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.
—Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraŭlo tre riĉa kaj maljuna, kiu loĝas ekster Hispanujo, decidis ĉi tien veni por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas fianĉinon kaj varmege ŝin amas, li proponis ĉeesti la edziĝon kaj aranĝi la feston, kondiĉe, ke ĝi okazos baldaŭ—dum li tie ĉi restos—kaj ke li donacos al la gefianĉoj belan doton. Morgaŭ mem mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi estos baldaŭ mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostiĝi por resti apud vi ĉiunokte.