ke mi vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don Henrikon, kaj ke, edziniĝinte kun li, vi estos malfeliĉa? Per senĉesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.
—Tio bedaŭrinde ne helpos, Don Juan: mi sufiĉe konas la karakteron de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj eĉ se tiu edziĝo estus por mi mortiga, li ne ŝanĝus sian decidon.
—Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi povus perdi vin por ĉiam? Preferinda estus la morto mil fojojn! Aŭskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al feliĉo. Forkuru kun mi, mia anĝelo. Ni tuj edziĝos sekrete kaj venos peti la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....
—Sufiĉe, Don Juan, sufiĉe: ne logu min per viaj flamaj vortoj. Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtaĵon. Ne, tute ne: mi estos plej malfeliĉa, sed ne riproĉita pro ia malhonoraĵo. Forgesu min, kaj ne....
Ŝi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun plej granda surprizo ĉirkaŭrigardis kaj tuj komprenis la kaŭzon de ŝia subita malapero. Ĵus transpasinte senbrue la domangulon, ia kavaliro kun vizaĝo kaŝita per mantelo kaj ĉapelo, jen staris kontraŭ li silenta kaj minaca.
Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li malafablege:
—Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por interrompi mian interparolon? Ĉu tiel maldece vi kutimas konduti pri honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.
—Kvietiĝu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun kavaliroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi afero, vi estas la ofendito kaj ĝuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldaŭ mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via malhonesteco....
—Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho