Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉeesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la ŝultroj de popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.

Dank’ al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post unu monato edziĝis kun sia kara Eloizeto.

Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio, kio fariĝis kun la bela Donja Isabelo.

Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis feliĉaj multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili eĉ ne unu solan nokton forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas etendita laŭ sama direkto, kvazaŭ ĝi volus ankoraŭ signomontri la mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.

Vicente Inglada.