la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj, faris kelkajn paŝojn al ĉiuj direktoj por vidi, ĉu ŝi staras sur la ĝusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj neĝamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l’ nebulego ŝi ne estis kapabla ĝin retrovi. Ŝi tre bone konsciis, ke ŝi devojiĝis, kaj tiam, nevenkebla timo ŝin kaptis. Kion ŝi faros por retrovi la domon, kiel ŝi, tra tiu terura malhelaĵo, povos rekoni la vojon, kunporti la abieton ĝustatempe por festi Kristnaskon? Ĉirkaŭe ŝi palpis la arbojn, sed ŝiaj fingroj nur sentis delikatajn glacieretojn, kiuj rompetiĝis ĉe ŝia tuŝo; plie, ŝin treege doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, ŝin iom post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazaŭ ensorĉisto. Ŝi volis krii, sed ŝia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuraĝa ŝi ne volis esti, kaj ŝi peneme remarŝis ankoraŭ tirante la abieton, ĉar ŝi esperis, ke tre baldaŭ ŝi eliros el la arbaro kaj retrovos signojn pri la ĝusta vojo. Certe mokus ŝin ĉiuj, kaj ŝin mallaŭdus, se ŝi ne kunportus la abieton kaj pro ŝia neatenteco malsukcesus la festo. Tiu ĉi penso, pli ol la ideo pri ŝia sorto, ŝin doloris. Ŝi antaŭeniris kun granda malfacileco; ĉe ĉiu paŝo, ŝi alĵetiĝis kontraŭ la trunkojn; la piedojn pezigis malvarmego; kiam ŝi haltis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi tuj mortos pro la piedoj glaciiĝantaj; tial ŝi marŝis laŭeble, konservante la esperon, ke ŝi baldaŭ eliros, ke tuj ekmontriĝos la ĝusta vojo kaj rapide ŝin kondukos hejmen, kie ŝin atendas multo da homoj por kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazaŭ feriĝintajn ŝi jam ne sentis, sed ili ankoraŭ energie tenadis la abieton, kaj pri tio ŝi jam ne precize konsciis. Nur unu penso ŝin konstante elokupadis: en tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, ĉu ŝi tuj alvenos, kial ŝi ankoraŭ ne estas tie....
Ha! ŝi volas nepre eliri. Tuj ŝi per sia propra volo retrovos la vojeton. Kaj ree ŝi plirapidis, ree ŝi faletis sur la glitiga tero, ree ŝian paŝadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Ŝi sentis, ke