Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilaĝa sorĉistino, kiu nokte perdiĝis en arbaro kaj estis retrovita nur multajn monatojn poste, enfosita en neĝa kavaĵo. Sed pri ŝi la tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revenĝo de Dio, ĉar iam, laŭ la komuna opinio, la nomita sorĉistino ensorĉis junulinon, kiu venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke ŝi estas sur la sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, laŭ la diro de la vilaĝaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al ŝi tamen ŝajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorĉistino, aŭ la blanka mantelo de la Reĝo de l’ Malvarmo.

... Kaj nun tute ne doloras ŝin la piedoj, ĉar ŝi jam ne sentas, ke ili estas; la abieton ŝi ne forlasis, ĉar ŝi pri ĝi jam ne pensas. Iafoje ŝi provas ekrezoni, rememori la direktojn, laŭ kiuj ŝi devas iri, sed tia pripenso alkondukas ŝin al pli mizera konkludo rilate al ŝia estanta sorto.

Ŝian bravecon iom post iom ĉesigas lacigo kaj malvarmego. Ĉe ĉiuj kelkaj paŝoj, ŝi haltas, ĵuras, ke ŝi ne iros pli malproksimen, aŭskultas, ĉu ne laŭtiĝas ia brueto, ĉu ne aperas la savontoj. Sed, ja nenio.... Kaj ŝi senesperiĝas, sidiĝas sur trunketon, ellasas malĝojajn larmojn, atendas ĝis venos aŭ morto aŭ savo....

Jen, en ĉiuj lokoj de l’ tero, ĝojas la festo de Kristnasko. Tiun feston ŝi iam vidis en la urbeto sur la ebenaĵo, kaj tie ĝi estis multe pli bela kaj riĉa. Abio briladis en ĉambro, geknabetoj ĝojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino, kaj kiam finiĝis la festo kaj estingiĝis la arbo, iu maljuna viro parolis per solena, strange frapanta voĉo. Li rakontis pri antikvaj okazintaĵoj:... Tie, en tre malproksima lando, antaŭ multego da jaroj, paŝtistoj maldormis ĉirkaŭ fajro, en plena nokto.... Kaj, jen subite al ili aperis anĝelo de la Sinjoro, kaj diris: «Ne timu; gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiaŭ, al homoj naskiĝis Savonto». Kaj anĝeloj aperis en la ĉielon kaj kundiradis: «Gloro al Dio ĉe la supraj altaĵoj, kaj paco al la homaro».