Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ho! tian pentraĵon ŝi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj, sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili ruĝa fajro, kaj, jen ekradiis senkompara brilo en la ĉiela vasto....

Ĉu al ŝi ne brilos simila aperaĵo, ĉu baldaŭ ŝi ne vidos konatulojn kun flamingoj en la mano. Ŝi denove aŭskultas.... Silentadas.... Ŝi volas krii, sed ŝi timas, ke ŝia voĉo estos tro laŭta, kaj tial vekos fantaziajn estaĵojn.

En ŝia deliranta kapo, ĉio kunturniĝas. Ŝi ĉiam revidas la iam viditan pentraĵon: homoj sidantaj en la dezerto ĉirkaŭ fajro; bela, diafana nokto sub orienta ĉielo, pli blua ol la plej blua cejano, pli vasta ol la plej vasta ĉielo videbla de l’ montosuproj.

Ŝi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam ŝi aŭdis pri vivo, ke ĝi estas ne grava bono, tamen morti ŝi ne volas, ĉar la vivon ŝi amas. Se ŝi ekhaltas, ŝi sentas, ke ŝin kaptos la mortigo per la malvarmo, sed aliparte ŝiaj glaciiĝintaj piedoj jam ne povas ŝin subporti. Kaj malespera, ŝi haltas, pensante, ke ŝi eble trovos kuŝujon sur la tero, tie ŝi dormos ĝis la mateno, aŭ venos la morto. Cetere, la konscio ŝin forlasas; rakontoj ŝin persekutas; ŝi pri si mem pensas, ke ŝin atendas la Reĝo de l’ Malvarmo, ke sekve ŝi neniel povos saviĝi. Kaj ŝi kuŝiĝas sur la teron, envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolĉan fundon. Al ŝi proksimiĝas dormemo; ŝajnas; ke ŝi sidas tre bone sur la neĝo, ke la piedoj ŝin jam ne doloras, ke agrabla sento ŝin tiras al pli bona, pli feliĉa vivo.

... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos ŝin kaj forportos en la hejmon.... Sed en kian hejmon? Ŝi ja ne scias, ĉu pri la patro aŭ ĉu pri la Reĝo de l’ Malvarmo ŝi pensas.... Bone estos al ŝi; iu ŝin tuj kunportos kaj, kisante, ŝin ŝovos en la varman liton, kie ŝi kunligos siajn membrojn por revarmiĝi.... Sendube, ŝi sonĝis; jen, ŝi ja vere kuŝas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingiĝis, kaj, ĉe la mateniĝo, ŝi ĉion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga sonĝo, ke ŝi kuŝis en arbaro, ke al ŝi estis tre malvarme.... Dolĉe estas al ŝi, ĉar ŝi ĵus akceptis