Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la vilaĝanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.

Kelkajn minutojn poste ni frapis ĉe la pordo de la izola dometo. Nia gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:—Estu bonvenaj—, li diris.—Ho, ni timis, ke malfeliĉo trafis vin.

—Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino ŝajnas nun farti pli bone,—aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo, preparante varman trinkaĵon por la malsanulino.

La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en la apudan ĉambron, kie kuŝis lia filino.

La patrino preninte la varman trinkaĵon, akompanis ilin.

Mi restis kelkan tempon sola en la hejma ĉambro, nur lumigita de la ruĝa rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri ĉiuj strangaj okazintaĵoj de ĉi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaŭte dirante kun pli ĝoja mieno:

—Ŝi ekripozas nun. Dank’ al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas esperi, ke ŝi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li restos ankoraŭ kelkan tempon, ĝis kiam ŝi dormos.

Kaj dum ŝi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la okazon por demandi ŝin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni aŭdis.

—Ho, Sinjoro!—ŝi diris, sidiĝante apud la fajrejo—ni ankaŭ, ni aŭdis la preterpasantan sangoĉaron kun ĝiaj inferaj ĉevaloj, ĝiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraĝis rigardi tra la fenestro, tio estus mortiga, sed ni preĝis por vi, kaj la Sankta Virgulino, (danko estu al ŝi) aŭskultis nian preĝon permesante, ke vi atingu nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska de la muelisto....

—Kio do okazis al ŝi?

—Ĝi estas terura okazintaĵo, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum mia juneco. Estis festtago en la vilaĝo, dancmuziko ĉie sonoris laŭ gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj