Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senlace saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ĝuo. En ĉiuj gastejoj fluadis la ŝaŭmanta biero, ĉie regadis brua gajeco... Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis ankoraŭ sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni aŭdis la bruegantan ruliĝadon de kvarĉevala veturilo. Ĝi pasis tute proksime de la ĝoja bando. «Haltu, veturigisto!» ekkriis ia junulo.—«Haltu!» rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante: «Jen! mi veturas hejmen!» kaj ŝi malaperis en la aleo de la kastelo. Furioze, sovaĝe kuradis la ĉevaloj tra kampoj kaj herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la kastelo de Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Ĉiufoje propramove malfermiĝis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon. Brue ili fermiĝis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la ensorĉita kastelo... kaj ŝi falis de la veturilo. Matene vilaĝanoj trovis ŝian sangmakulitan korpon sur la ponto antaŭ la pordego de la kastelo de Rhode....

Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis silente enpaŝintaj en la ĉambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi estis tiel pripensema pro ĉiuj aŭditaj mirindaĵoj, ke mi eĉ ne rimarkis ilian apudeston.

La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan ŝrankon kaj prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn ŝi plenigis por ni per bonodora kafo.

Ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la fajrejo dum la doktoro kvietigis la gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.

Nenion mi aŭdis pri tio ĉar, en siblado de l’ vento, en la kraketado de l’ fajro mi aŭdis malproksime, malproksimege la ruliĝadon de la sangoĉaro, la galopadon de l’ ĉevaloj, la krakadon de l’ vipoj,