la bojadon de l’ hundaro; en la volviĝanta fumo mi vidis nur suprenflugantajn fantomojn.
La kuracisto rimarkis mian ekscitiĝon, ĉar li interrompis mian revadon dirante iom ŝerceme:
—Nu, amiko, ĉu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazaŭ vi dormus?
—Efektive mi pripensas la strangaĵojn, kiujn mi aŭdis,—respondis mi, kvazaŭ vekiĝante,—kvankam mi ne povas kompreni kia estas la kaŭzo de tiuj sorĉaĵoj.
—Ho, pri tio—diris la virino,—mi povas doni klarigojn al vi, sed mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, ĉar li estas pli klera.
Kaj la maljunulo ekrakontis jene ĉi tiun legendon:
—La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la ĉasadon, ke certe por tiu ĉi plezuro li estus vendinta sian animon al la diablo. Preskaŭ ĉiutage li ĉasadis kun multnombra sekvantaro tra la senlima arbaro, kiu kovris la ĉirkaŭaĵon de lia kastelo. Eĉ dimanĉe, tago al ripozo kaj preĝo dediĉota, li ne povis lasi sian pasion, kaj malgraŭ la avertoj de lia kapelano[1] li rajdadis kaj galopadis kiel dum la semajno.
Ian dimanĉon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al sia kapelano, ke li ĉeestos la meson; sed aliparte li estis postulinta de la abato, ke li ne komencu ĝin antaŭ lia reveno. Tiu reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.
Li ebriiĝis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis rapide. Jam aŭdiĝas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li ekvolas hejmen reiri, ĉar laŭ eklezia regulo la meso estas komencota antaŭ la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj poste
- ↑ Kapelano.—flandre: kapelaan; germane: Kapellan; france: chapelain; angle: chaplain.—Kapelano estas abato, kiu faras meson en privata kapelo.