hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen remontriĝante. Nun ili ŝajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam antaŭenvenas la ĉasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina fariĝas la ĉasisto...
Sed subite—ĉu li bone aŭdas?—en la malproksimo, batoj de sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite haltas la barono. Nun laŭvice sidas la leporoj starigantaj la longajn orelojn kaj kvazaŭ aplaŭdantaj per la antaŭpiedoj kaj voĉo mistera aŭdiĝas:
«Saluton, Barona Moŝto, dank’ al via pasio vi forgesis la meson! Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!...»
Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian ĉevalon kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj ĉi tiu obea devas, obei malgraŭ ĉiuj leĝoj....
Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Ĉio silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, ĉar neniu ŝajnas atendi lin. Li desaltas de sia ĉevalo; armilojn portante li trapaŝas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas ĉiuj liaj servistoj, kaj ĉe l’ altaro staras preĝante la abato. Sanga nubo preterflugas liajn okulojn, li streĉas la brakon kaj... pafo bruega skuas la aŭdantojn. Sur la altaron falas la malfeliĉa ofero de la venĝema kaj peka barono....
De tiu tempo dum noktoj ĉirkaŭ la Mez-Aŭgusto fantomaj ĉevaloj trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj ĉirkaŭsaltas, sangmakulita ĉaro, en kiu aŭdiĝas plendaj ĝemoj, brue ruliĝadas sur la ŝtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la loko, kie staris iam la kastelo de Kratenberg, kie loĝis la potenca ĉaskunulo de la barono de Rhode.
Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufiĉas por mortigi la plej maltimemajn kaj, ke ĉiu, kiu malfeliĉe troviĝas