Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur la vojo, estas kuntrenata ĝis la kastela pordego.... La maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:

—Se plaĉas al vi, amiko, ni kune vizitos morgaŭ la kastelon, ĝiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj kamenoj, ĝian kvinetaĝan gardoturon, ĝiajn misterajn kelojn kaj malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton, kie kuŝas ankoraŭ sur la altaro la ĉifita mesornamo de la kapelano apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldaŭ sen heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis ekloĝi en la fantomvizitata kastelo.

Tiel parolinte la kuracisto leviĝis kaj senbrue direktiĝis al la ĉambro de la malsanulino.

—Ŝi pace dormas,—li diris.—Mi opinias, ke nun ni povas hejmen reiri.

Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la kuracisto promesis reveni la morgaŭan tagon kaj ni foriris.

La ĉielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankoraŭ hele brilis: nia lanterno ne utilis plu.

Kvankam noktmezo jam pasis de preskaŭ du horoj, ni tamen ne deziris reiri laŭ la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpaŝis la ŝtonvojon.

Trairinte la vilaĝon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per amika:—Bonan nokton! Sinjor’ Doktoro.

—Bonan nokton, Petro!

—Ĉu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.

—Dankon, mastro Petro, mi akceptas,—diris la kuracisto,—ĉar ni jam sufiĉe marŝadis tiunokte.

La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj plenaj je fruktoj kaj legomoj.

—Jen,—diris al mi ŝerceme la kuracisto kiam reekruliĝis la