Surprizite, la profesoro sin turnas malantaŭen, por vidi, kiu parolas, kaj tuj lia surprizo fariĝas mirego. El kie venas la parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Ĉu ŝtelisto? La profesoro restas muta pro mirego, ĉar neniam antaŭe li vidis tian homon.
—Mi aŭdis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,—klarigis la novalveninto.—Ne miru, ne timu, ne ataku min,—li rapide aldonis, ĉar la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.—Havu paciencon, kaj mi klarigos ĉion.
La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraĝmanko, kaj pensante, ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn, respondas:
—Tio ĉi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan ĉambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?
—Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min aŭskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedaŭros nek la tempon nek la toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.
La profesoro, en la daŭro de tiu ĉi parolo, observis, ke lia vizitanto sidas sur ia maŝino, malsimpla amaso da metalaj radoj,—malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj. Kiel ĝi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro ekzamenu la detalojn, sed evidentiĝis je l’ unua ekvido, ke tio ĉi li havas eksterordinaran okazon. La voĉo aŭdata estas ekstreme belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ĝentila, kvazaŭ li dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo ekscitiĝas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ĝian solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata maŝino envenas nokte en fermitan ĉambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun metala maŝino videbla, tuŝebla! Tio estas nek sonĝo nek