mi ne estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la maŝino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de mia tempveturilo ne estus ebliĝinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.
La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian karakteron. Li ŝajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen la profesoro konkludas: «neniu krom frenezulo povas paroli tiajn sensencaĵojn».
—Sinjoro,—daŭrigas Estontulo,—dufoje en viaj pensoj vi nomis min frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,—li aldonas kun dolĉa maniero, supera, sed tute sen aroganteco,—sed permesu, ke mi vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade antaŭeniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn, precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.
Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun ĉi sciigon, kaj plicertiĝis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li ekserĉis rimedon por elpeli tiun ĉi, kiu tiel facile parolas pri neeblaj fifantaziaĵoj. La strangulo, eksentante la novan manovron, rekomencas la atakon de alia flanko.
—Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkiĝo per la teorio, sed feliĉe mi alportis kun mi konkretaĵon, kiu nepre min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia maŝino, ĉar mi ne povas permesi, ke vi ĝin ekzamenu. Ĝi estas nove elpensita, kaj mi ne volas, ke iu antaŭprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie, la maŝino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la veron. Sed mi montros al vi ion alian.
So Estontulo sin turnas al la maŝino, el kiu li elprenas nigran