Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maron, la bluan maron ridetantan en ĝia somera beleco. Ĝi (preskaŭ mi skribis: ŝi) ridetas al vi, elĵetante al vi el sia lazura supraĵo riĉon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la okuloj de via ĉarmulino; ĝiaj ondetoj plaŭdantaj, tiel same kiel ŝmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ĝuo sen penso pri la estonteco; la freŝeco ozonplena de ĝiaj saletaj ventetoj similas je la parfumita spiro de l’ amatino via, al vi donante novan vivon kaj forton. Ha! la koketulino! ĝi ne estas ĉiam tiel aminda; kiel la logema virino, ĝi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed ĉu vi iam vidis la vintran maron en ĝia sovaĝeco? Krom tiuj, kiuj malsupreniras al la maro en ŝipoj kaj vidas la mirindaĵojn de l’ profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas la akvojn ĉielen. Tiam la ondegoj senĉese sin ĵetadas sur la rokan bordon, ĉasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin sursaltante, formanĝante, englutante kun reciproka furiozeco, rulante la ŝtonojn kun terura bruo, disrompante la krutaĵojn, ĝis la akvo dissolviĝas kaj vaporiĝas en ŝprucaĵon kaj ŝaŭmon, nur por tuj rekomenci sian ĉiaman bataladon.

Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo ĝis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la vizitinto, spite de liaj kvazaŭsciencaj klarigoj. La akademia sereneco ne kutimas renversiĝi per tiaj eksterordinaraĵoj; facile estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.

Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urĝa afero, ia bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la eŝafodo, metante la kapon sur la ŝtipon, demovis sian barbon de sub la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta por la mortdononta frapo: «ne dishaku mian barbon; domaĝe estus, ke ĝi difektiĝu, ĉar vere ĝi ne ofendis». Simile, dum la morala renversiĝo de nia profesoro, subita penso trairis tra lian