kapon. «Mizerulo!» li ekkriis, «ve al mia angla malfruema saĝo! Jen mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin regali. Eĉ mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi estas sovaĝulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj? Sed ho ve! la bedaŭro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos, ke la ekstrema strangeco de la renkontiĝo konfuzis ĉiujn miajn pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ĝentileco. Vere mi nescias, ĉu mi staras surpiede aŭ surkape! Kiam li revenos, mi penos pruvi al li, ke...».
Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankoraŭ li portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedaŭron. «Tio ĉi almenaŭ restarigos mian kredon», li diris, «aŭ male. Mi ĝin ekprovos».
Li almetis la kaŭĉukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la vitraĵojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ĝi iru iom malrapide. Jen, kion li observis.
Antaŭ la okuloj vidiĝas la tuta urbo. Estas kvazaŭ la observanto starus sur altaĵo aŭ eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie ni lokiĝis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam vidis; li ne rekonus sian naskiĝurbon, la lokon, kie li pasigis siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraŭbatalantaj en la koro, turmentate de granda ideo formiĝanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus tiun ĉi urbon, ĉar rusan karakteron ĝi tute ne havas. Oni nescius, ĉu oni estas en Parizo aŭ Bagdado aŭ Valparajzo; la domoj estas konstruitaj laŭ nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, eĉ grandiozaj; gracio kaj daŭreco, arto kaj fortikeco kuniĝas laŭ kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, ĉiuj egale perfektaj, kunmiksiĝas por fari ĉarmegan eksteraĵon; kompreneble la arĥitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj kons-