Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.
II
Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la feinaro.
Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.
Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:
—Vidu fratinoj,—ŝi diris al la alkurintinoj,—vidu kion mi ĵus ektrovis!
Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo.[1]
Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo, kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el ĉiuj floroj de l’ sorĉa ĝardeno.
- ↑ En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri sia naskiĝo, ili kutime respondas, ke ĝi estas trovita sub brasiko.