Saltu al enhavo

Paĝo:Laŭroj, 1908.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon, ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj fariĝis ĵaluzaj kaj enviemaj; kiel ili vendis la malfeliĉan Jozefon kiel sklavon al Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li fariĝis la ĉefministro de Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan familion al la reĝa kortego.

—Bone, bone!—diris la inspektoro,—mi cin komplimentas, knabeto; ci meritas bonan noton.

—Nun ci, la dikkapulo!—li diris; (la dikkapulo, ĝi estis mi),—ĉu ci bone scias la kateĥismon? Nu! diru: Kiuj estas la anĝeloj?

—La anĝeloj,—mi respondis unutone,—estas la servistoj de Dio, kiu ilin sendas de la ĉielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al la homoj.

—Kio estas la infero?

—La infero estas la loko, kie troviĝas la demonoj, kaj kien iras la pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.

—Bone! perfekte!

Li ankaŭ demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep ĉefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la respondoj estis kontentigaj. Nian kateĥismon efektive ni bone konis: ĉiun tagon ni lernis unu ĉapitron en la lernejo kaj la sekvantan dimanĉon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro, kvankam li nun iom diboĉas super ni, nin tamen bone instruas.

—Kaj ci, la blonda knabineto tie!—demandis plue la inspektoro iun beletan, bluokulan knabinon;—kiel ci nomiĝas?

—Paŭlino G...,—ŝi respondis.

—Nu! diru al mi, kian finiĝon ricevas la substantivoj en la multenombro?

—Oni formas,—ŝi respondis,—la multenombron ĉe la subs