tantivoj, aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finiĝas per s, x aŭ z, ne ŝanĝiĝas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj finiĝas per al aŭ ail ŝanĝas sian finiĝon en aŭ; la nomoj per ou, au, eu... —; tion scias la bedaŭrindaj infanoj, kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ĝi ne similas la esperantan! Tial la inspektoro aŭdis kun miro nian knabinon eldiri parkere kaj senerare ne nur la ĝeneralan regulon, sed ankaŭ la esceptojn kun multe da ekzemploj.
Li demandis nin ankaŭ pri la geografio, la historio de Francujo, la aritmetiko kaj.... nia instruisto ankoraŭ ne venis en la klason. Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li ĉiam atendis malice la alvenon de sia subulo kaj ĝojis interne, pensante pri la baldaŭa surprizo.
Li sekve daŭrigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn, librojn, skribaĵojn kaj fine, por iom distriĝi, li alparolis la plej junajn gelernantojn kaj demandis iun ŝerceme:
—Ĉu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?
—Abrahamo;—estis la respondo.
—Kiom faras 20 minus 20?—Li demandis iun alian; kaj, ĉar tiu ĉi silentis:
—Nu, se ci havus en cia poŝo 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus, kion ci havus tiam en cia poŝo?
—Mi havus truon,—respondis la infano.
—Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo; alvenas ĉasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun sidas ankoraŭ sur la arbo?
La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon, dirante:
—Ne, ne; Sinjor’ Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo, ĉar la netrafitaj tuj forflugas.
—Jes, bone; estas ĝuste. Nun,—pludiris la inspektoro,—ĉar ci estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankoraŭ devas solvi la jenan pro